La morgaŭon, S-ro Meko estis kunvokita de la direktoro.
- Sinjoro, ĉu vi kunvokis min?
- Jes, mi kunvokis vin. Mi volas vin averti pro viaj faroj de hieraŭ, ĉar vi ne iris al la laboro hieraŭ pro la biero, kaj tio estu la lasta fojo. Se vi rekomencos vi estos forpelata el la laboro.
- Jes, sinjoro.

Vespere, il estas apud la domo, sub la arbo.
- Ve! estas necese, ke mi faru ion por akiri monon, ĉar hodiaŭ mi eĉ ne povas havi malvarman bieron. Do mi devos plendi ke mia filo Ngongola mortis, poste mi petos monon por transporti la korpon kaj por ĉiuj elspezoj de la funebro. Ili nepre ne povos rifuzi. Tio povas aliri ĝis 1,000 ŝilingoj aŭ pli. Ho! Tre bona elturniĝo.