NOTO :
Tiu bildstrio, eldonita en februaro 1979 en Dar es Salaam, Tanzanio, aperis kiel vinktita libreto 17.5 x 24.5 cm-ojn granda. Ĝi konsistas el 26 paĝoj da desegnoj, konsistantaj el po 2 kadroj. La nomo de ties aŭtoro, Philip Neli Ndunguru, eĉ ne aperas sur la kovrilo, sed nur en la unua paĝo, sub la enkonduko. La libreto enhavas neniun indikon pri la eldonisto aŭ la presisto: povus temi pri memeldonita publikaĵo.